% Gerda Malaperis % Claude Piron # Cxapitro 1 (unu) (En universitata restoracio) Tom: Saluton, Linda. Linda: Saluton, Tom. Tom: Diru al mi: kiu estas tiu? Linda: Kiu? Tom: Tiu alta, blonda, juna viro... Linda: Kiu? Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo. Linda: Ho, tiu! Tom: Jes, tiu. Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, versxajne. Tom: Li estas tute sola. Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li. Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda. Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj... Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela. Linda: Nu, nu... Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi! Linda: Sed... Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo. Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato. # Cxapitro 2 (du) Linda: Tom! Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala. Linda: Tom! Ne rigardu! Tom: Kio okazas? Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, Ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta. Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero? Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li. Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum sxi ne rigardas al li -- sxi nun rigardas al la granda spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimigxas al sxia taso... Linda: Estas io en lia mano. Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas. Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej! Tom: Kio okazas? Linda: SXi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas. Tom: Kaj kio plu? Diru al mi! Linda: Nun li parolas al sxi. Li montras al la pordo. Tom: Eble li volas, ke sxi rigardu al alia direkto, ke sxi ne plu rigardu al li. Linda: Prave, tute prave. Jen sxi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum sxi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimigxas al la taso. Ej! Tom: Kio? Kio okazas? Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaux tute nature. Tom: CXu estas io en lia mano? Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en sxia taso. # Cxapitro 3 (tri) Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. CXu mi povas sidi kun vi? Linda: Saluton, Bob. Tom: Bonan tagon, Bob. Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj. Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin. Bob: CXu vi permesas, ke mi sidu cxe via tablo? Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni. Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi. Tom: Mi ne parolis pri amo. Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo. Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto. Tom: Prave. Simpla fakto. Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun. Linda: Ne gravas, cxu? Ne gravas, ke mi estas bela, cxu? Jen bela deklaro! Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava. Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava? Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimigxis al vi, sed mi vin rigardis. Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas. Bob: Mi parolas pri via vizagxo. Linda: Kio pri mia vizagxo? CXu gxi ne estas bela? Bob: Ho jes, gxi estas bela, gxi estas la plej bela en la mondo. Sed gxi estis mistera! Linda: Mistera? CXu mia vizagxo estis mistera? Bob: Jes. Via vizagxo estis mistera. Fakte, viaj vizagxoj estis misteraj. Mistera vizagxo de spionino cxe mistera vizagxo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimigxis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizagxo, Linda, kaj ankaux sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj. # Cxapitro 4 (kvar) Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis. Tom: Ni parolis pri tiu ulo. Bob: Kiu ulo? Tom: Tiu viro cxe la angulo. Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas? CXu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda! Vi do scias, ke sxia nomo estas Gerda! Vi do konas sxin! Bob: Nu, mi ne vere konas sxin. Mi scias, kiu sxi estas. Tio estas alia afero. Linda: Kiu do sxi estas? Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. CXu vere pri tiu blonda junulo vi parolis? Tom: Jes. Pri li. Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antauxe. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda? Bob: SXi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptajxoscienco. Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-jxo-sci-en-co, cxu? Kio estas tio? Bob: CXu vere vi ne scias, kio estas kriptajxoscienco? Oni diras ankaux "kriptografio". Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. CXu vi scias, Tom? Tom: CXu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesagxo? Bob: Prave. Jen sxia fako. Fakte, sxia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj. Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaux mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, cxu vi ne konsentas? Bob: Jes. GXi aspektis strange ankaux al mi, kiam oni parolis pri gxi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. CXu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke sxi ne estas bela. Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke sxi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaux Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; cxu vi konsentas? Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: CXu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo. Bob: Diable! Vi versxajne amas sxin. # Cxapitro 5 (kvin) Bob: Nu, vi ankoraux ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron. Linda: Okazis io vere stranga. Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io. Bob: Kio? Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto. Tom: Kaj dum sxi ne rigardis, lia mano alproksimigxis al sxia taso. Linda: Kaj kiam sxi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis. Tom: Tiam li montris ion al sxi. Evidente, li deziris forturni sxian atenton. Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. SXi rigardis al la pordo. Kaj dum sxi rigardis for, lia mano subite estis super sxia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena. Bob: CXu gxi estis plena antauxe? Tom: Ne plena. Kompreneble, gxi ne estis plena. Sed estis io en gxi, kaj post kiam gxi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en gxi. Linda: Certe estas iu mistera substanco. Tom: Iu drogo. Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero? Linda: Li ne agus tiel kasxe, se estus nur sukero. Tom: Cetere, cxi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj. Bob: Eble li havis sukerpecon en la posxo kaj... Tom: CXu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via posxo? Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen... Linda: Rigardu! Jen sxi ekstaras, kaj ekiras for. Bob: SXi sxajnas tute normala. Versxajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazajxo. # Cxapitro 6 (ses) Tom: CXu vi auxdis? Kio estis tio? Bob: Jes, mi auxdis. Mi auxdis ion. Linda: Ankaux mi auxdis strangan bruon, kvazaux iu falus en la koridoro. Bob: Kvazaux _sxi_ falus. Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaux mi pensis tion. Ankaux mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro. Linda: CXu ni iru vidi? Tom: Kompreneble. Ni iru tuj. Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu cxi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en sxian kafon. Linda: CXu vi ambaux foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas. Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile cxi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon. # Cxapitro 7 (sep) (En la koridoro) Tom: Jen sxi estas. Ni pravis. SXi apenaux havis la tempon alveni gxis la angulo, jam sxi falis. Videble, sxi estas nekonscia. SXi perdis la konscion kaj falis. Bob: CXu sxi ankoraux vivas? Tom: Jes. Ne timu. SXi perdis la konscion, sed sxi ne perdis la vivon. La koro batas. GXi batas malforte, sed tamen batas. SXi do vivas. Eble sxi apenaux vivas, sed sxi vivas. Bob: Kion ni faru? Tom: Kion vi opinias? Bob: SXajnas, ke sxi dormas. Tom: Ni devas informi la auxtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaux tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en cxi tiu universitato, cxu ne? Bob: Versxajne, sed mi ne scias certe. Mi estas cxi tie apenaux unu semajnon. Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu cxi tie kun sxi. Sed ni unue metu sxin pli bone, ke sxi kusxu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo. Bob: CXu vere? CXu vere vi volas, ke sxi kusxu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta. Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la gxusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi. # Cxapitro 8 (ok) En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. SXi pensas ne tre trankvile. Fakte, sxiaj pensoj igxas pli kaj pli maltrankvilaj. SXi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda. SXi pli kaj pli maltrankviligxas. Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. CXu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? CXu io grava? Linda observas la junulon kaj pensas: "Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros? "CXu mi sekvos lin? CXu mi sekvu lin? "Kion mi faru, se li iros eksteren? CXu mi sekvu lin eksteren? CXu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, cxu mi sekvos lin aux ne. "Kaj se li foriros en auxto? CXu ankaux mi sekvu lin auxte? "Jam estas vespero. Baldaux venos nokto. Jes. Baldaux noktigxos. CXu mi sekvu lin nokte? "Kaj ecx se li ne iros eksteren de la universitato, ecx se li restos cxi tie, cxu mi sekvu lin? "Se li eliros tra tiu cxi pordo, li iros en la koridoron al iu cxambro. CXu mi sekvu lin en la koridoron? CXu mi sekvu lin en la koridoro? CXu mi sekvu lin en la cxambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la cxambro? "Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, versxajne al la urbo. CXu mi sekvu lin al la urbo? CXu mi sekvu lin en la urbon? CXu mi sekvu lin en la urbo? "Se li iros piede, eble li vidos min, versxajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paligxos kaj tuj poste rugxigxos. CXiaokaze, mi maltrankviligxos. Jam nun mi maltrankviligxas. "Se li iros per buso, li ecx pli certe vidos, ke mi sekvas lin, cxar ni devos kune atendi cxe la haltejo." Linda ne sukcesas decidi, kion sxi faru. SXi timas. SXia koro batas rapide. SXi volus, ke Tom kaj Bob estu kun sxi, ke ili helpu sxin, ke ili helpu sxin decidi. SXi estas tute sola. SXi sentas, ke sxia koro rapidigxas, sed sxi ne scias, kion fari. Kaj jen, antaux ol sxi povis decidi, antaux ol sxi sukcesis retrankviligxi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. CXu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. CXu tien? Jes, tien li iras. Kaj Linda auxtomate ekstaras kaj ekpasxas al la sama pordo. Ne sxi decidis. SXajnas, ke sxia korpo decidis mem. SXajnas, ke sxiaj kruroj agas mem. Nu, cxiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino? # Cxapitro 9 (naux) "SXi kusxas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urgxas," diras Tom. Li rigardas la flegistinon: sxi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, rugxaj haroj, kaj tre ronda vizagxo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed sxajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urgxa" sxajnas ne ekzisti en sxia vortaro. "Kusxas, cxu? Meze de la koridoro, cxu vere?" sxi diras. Videble, la flegistino apenaux povas kredi. "Kial, diable, sxi kusxus meze de la koridoro?" sxi demandas. "Mi petas, venu urgxe. Mi ne scias, kial sxi kusxas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis sxin tie. Eble sxi estis malsana. Mi ne scias. SXi svenis, sxi perdis la konscion. Nun certe oni devas urgxe okupigxi pri sxi." "Stranga afero!" "Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupigxi pri malsanaj homoj estas via fako, cxu ne? Venu tuj. Urgxas!" "Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, sxi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie." "CXu vere? Kie do oni svenas en cxi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaux unu semajnon mi estas cxi tie." "Juna viro, en cxi tiu universitato, oni svenas en la klascxambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-cxambroj, oni svenas en la bancxambroj, eble ecx oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam auxdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke." "Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kusxas en koridoro, kaj neniu zorgas pri sxi!" "Nu, nu, ne maltrankviligxu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos sxin." Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda. Sed jen subite Tom haltas. "Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino. "SXi estis cxi tie, kaj ne plu estas, sed..." "Sed estas iu alia, kaj _li_ estas senkonscia, sxajnas al mi. CXu vi konas lin?" "Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?" La flegistino iras al Bob, kiu falsidas cxe la koridora muro. SXi tusxas lian kapon. "Batita! Oni batis la kapon al li!" "Diable! Bob, Bob! Respondu! CXu vi auxdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis? Sed Bob ne respondas, kaj Tom igxas pli kaj pli maltrankvila. # Cxapitro 10 (dek) Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? CXu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas cxi tiun aventuron ekde la unua vorto? CXu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon? Ne. Certe vi ne scias. Ankaux mi ne scias. Sed fakto restas fakto, ecx se ni ne komprenas gxin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas sxin kredi. Tom estas agema knabo, ecx iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne sxajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aux cxu temas pri io alia? Tom ege sxatas sian amikon Bob. Li sxategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikigxis antauxlonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe -- ili dumtempe ecx iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaux kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaux ege dankis la destinon. Ili treege sxatas la tiean bonegan vivon. Ili sxategas gxin. Ambaux estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala sxato al la iom timemaj studentinoj. Eble cxar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. CXu vi komprenas? Sed nun Tom malsxatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu cxi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas sxin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias sxin ema fusxi sian laboron. Li timas, ke sxi ofte agas fusxe. Fusxemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? CXu li mispasxis, kiam li turnis sin al sxi? Sed al kiu alia li povus sin turni? SXi estis la sola flegistino, kiu trovigxis en la universitato. Aux cxu li mispensas? Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. CXu tiu belega knabino ne trovigxas en dangxero? Li amas sxin, li ecx amegas sxin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke dangxeraj homoj povus fari ion al sxi, apenaux estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj sxajnas nun, ke la tuta afero igxas pli kaj pli malsxatinda. # Cxapitro 11 (dek unu) Linda ekhavis ideon. SXi aliris la junan blondan viron, dum li proksimigxis al sia auxto, kaj alparolis lin: "Sinjoro, cxu vi bonvolus helpi al mi?" Li turnis sin al sxi kun vizagxo sxajne ne tre kontenta, kaj sxin rigardis dum longa senvorta minuto. "Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urgxe veturi al la urbo." "GXuste tiel vi povas min helpi. Mia auxto paneas. Io estas fusxita en gxi. Mi ne sukcesas gxin irigi..." "Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, ecx kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi cxiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, cxiam mirigas min, ke tia sxajne senorda arangxo de pecoj kaj objektoj igas auxton iri. Mi..." "Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, cxu vi bonvolus akcepti min en via auxto gxis la urbo." La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus dangxere, sed se li veturos auxte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros sxajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li. "Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la auxto por sxi. "Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas." "Ne dankinde," li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron. "Mi ne sxatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston," sxi diras. "Mi tute ne sxatas auxtojn, fakte. Mi havas veturilon, cxar estas tre oportune, sed mi ne sxatas auxtojn." La alta junulo nur silentas. "Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge, sin demandante, cxu estis sagxe enmiksi sin en tiun aventuron. SXi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi. "CXu gxenas vin, se mi parolas?" sxi demandas, "vi eble estas silentema." "Mi havas zorgojn," li respondas. "Mi ne volas gxeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi." "Ne dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema. # Cxapitro 12 (dek du) Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, gxemas, kaj finfine malfermas ilin tute largxe. "Donu al mi ion por trinki," li diras. "Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom. "Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando." "Kiel vi sentas vin?" diras frauxlino Marta, la flegistino. "La kapo doloras," Bob respondas gxeme. "Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki." "CXu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti al li glason da brando?" La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas. "CXu mi ankaux voku la policon?" sxi diras. "Li ja ricevis baton, baton suficxe fortan, por ke li igxu senkonscia. Laux mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. CXu vi ne konsentas?" "Ankaux akvon," diras Bob, antaux ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando." "Jes. Estus sagxe voki la policon," Tom respondas al la flegistino. "Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros acxeti brandon. CXu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?" "Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia cxambro. Mi alportos gxin al vi. Aux venu mem, se vi povas. CXu vi povas starigxi?" "Mi povas," diras Bob, tre malrapide starigxante kun la helpo de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore." Ili iras al sxia cxambro. "Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " sxi diras. "Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun segxon, gxi estas tre komforta, vi vidos." Bob sidigxas sur la segxon, iom gxemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo," li diras. "Diru," petas Tom, "kio okazis. CXu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj." Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo survizagxe, kaj fine respondas: "Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi auxdis nenion, mi auxdis neniun bruon. Kaj subite cxio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis." # Cxapitro 13 (dek tri) La vojo sxajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, sxi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; sxi do tute ne sxatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? SXi decidas, ke sxi rekomencos paroli. Se li ne sxatos, nu, li esprimos sian malsxaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu sxajnos longega. "Vi diris...," sxi komencas, ne sciante, kiel sxi finos, sed felicxe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu." "Vi estas scivolema, cxu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikigxema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi." "CXu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, cxar oni ne scias, kiel komenci, sed..." "Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, cxar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, cxu ne? CXu vi sxatus, ke viaj amikoj rakontu cxion pri vi al nekonato?" "Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, cxar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti." "Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi versxajne ne estis tre gxentila, lasante tiun silenton dauxri kaj dauxri pli kaj pli peze por vi. Mi ecx ne rimarkis, ke silento estigxas kaj dauxras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaux de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni sxoforas, cxu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo." "CXe mi okazis la malo. Mi dauxre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre gxoje. Vi sxajnis malfelicxa. Mi min demandis, cxu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malgxojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi cxiam deziras felicxigi la homojn." "Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedauxras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?" "Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la auxton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi." "CXiam scivola, cxu ne? Vi sxatus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin rugxigxi, cxar similan rimarkon sxi tute ne atendis. Dum momento, sxi ne scias, kiel respondi. SXi sentas sin stulta. "Tute ne," sxi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, cxar tio sxajnis plej facila. Sed se gxenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple cxe la Internacia Hotelo, aux cxe la Granda Teatro. CXiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie cxi estas perfekte. Koran dankon, kaj gxis revido, kara sinjoro." "GXis revido, kara spionino!" La auxto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de gxi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? CXu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi. # Cxapitro 14 (dek kvar) "Kie diable mi trovigxas?" diris al si Gerda, kiam sxi vekigxis. SXi kusxis sur lito -- sur malkomforta, tro mallargxa lito -- en cxambro nekonata, en domo nekonata. Mankis al sxi forto, kaj sxia tuta korpo iom doloris; sxi estis laca, kvazaux sxi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaux sxi estus movinta pezajn rokojn kaj sxtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen ecx horo da dormo, kvazaux sxi estus marsxinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, sxi estis lacega, kaj sxajnis al sxi, ke cxiuj muskoloj de sxia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. Kaj tamen sxi sciis, ke sxi faris neniun korpan laboron; sxi sentis sin malgxoja; sxiaj okuloj malsekigxis; sxi ploris. Ne estis multe da lumo en la cxambro. Kvankam sxi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis sxian deziron plu kusxi. SXi sekigis siajn okulojn kaj ellitigxis. SXi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. SXi ankaux esperis, ke sxi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la cxambro, kaj estus sagxe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed sxi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro movigxu. SXi iris al la pordo; gxi estis sxlosita, kaj sxlosilo nenie videblis. La cxambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj segxo. SXi sidigxis sur la segxon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Ensxlosita mi estas," sxi pensis. "Oni ensxlosis min!" Antauxe sxi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: sxi iris, kien sxi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco sxajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis sxin malantaux sxlosita pordo. SXi, kiu tiom sxatis gxoji, ridi, kanti, kiu tiom sxatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis sxin en la malfacilaj horoj de la vivo. SXi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en sxia koro ne plu lumis la kutima suno de gxojo. Kaj jen subite sxi reagis: sxi iris al la pordo kaj gxin batis kun plej granda forto; sxi faris timigan bruon, sed nenio okazis. SXi vokis pli kaj pli lauxte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, sxi revenis al la lito kaj rekusxigxis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj sxi restis tiel, kusxe, kaj fine, tro laca, sxi ekdormis. Vekis sxin infana vocxo; gxi venis el iu alia cxambro, en la sama domo, tute certe; gxi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi cxi tie. Se ili scius..." Alia vocxeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi cxi tie." Gerda diris: "Infanoj, cxu vi auxdas min?" SXia koro batis espere. "Iu parolis," sonis unu el la infanvocxoj, sed auxdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "CXu vi auxdis?" "Estis kvazaux vocxo de virino," diris la alia. "Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni sxlosis la pordon, mi estas ensxlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min," Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuragxiga. "Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!" "Vi pravas," la dua respondis, "oni cxiam rakontis pri fantomo en cxi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la vocxo estis ina. Ni rapide forkuru!" "Mi timas," ankoraux diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas sxin sola, sola, sola... # Cxapitro 15 (dek kvin) "Bonan matenon, ho plej bela, cxu vi bone dormis?" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, cxu vi dormis kontentige?" "Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne suficxe dormis." "CXu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri cxio, kio okazis hieraux." "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraux, post kiam mi eliris kun Bob por okupigxi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? CXu vi faros al mi precizan raporton?" "Kun plezuro, sed ankaux vi raportos al mi poste, cxu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fusxa okazis al mia auxto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn." "CXu vi almenaux scias, kien li iris en la urbo, laux kiuj stratoj, al kiu domo?" "Atendu. Mi rakontos cxion. Por ke mia peto sxajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min cxe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj trovigxis sen auxto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la posxtoficejo. Mi estis nekredeble bonsxanca. Imagu! Se mi estus trovigxinta naz-al-naze kun li gxuste kiam li eliris el la posxt-oficejo...! Sed mi vidis lin suficxe frue por min kasxi." "Felicxe, ke vi vidis lin suficxe frue!" "Kiel mi diris: mi estis bonsxanca, mi vidis lin gxustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. CXu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj cxiaspecajn cxokoladojn kaj aliajn dolcxajxojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la CXefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, cxu vi konas aux ne. Li eniris tiun panejon, aux tiun dolcxajxvendejon, aux tiun... nu... tiun pan- kaj dolcxajxvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. SXajnis, ke li acxetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn ajxojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom sxatas cxokoladon kaj dolcxajxojn, ofte irus tien kaj acxetus multon, se mi ne timus dikigxi. Nu...e... kion mi rakontis?" "Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojigxis de la cxefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj cxokolado. Fakte, cxu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas cxi-matene? Teon, mi vidas. CXu vi sxatus, ke mi replenigu vian tason?" "Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..." # Cxapitro 16 (dek ses) "Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolcxajxoj." "Eble estis cxefe pano." "Prave, eble pano. CXiaokaze, jen mi ekvidis lian auxton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos auxte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la auxto, gxin metis en gxin, resxlosis la auxtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia auxta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li pasxis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko." "CXu li rimarkis, ke vi lin sekvas?" "Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: cxu ankaux mi eniru? Aux cxu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min gxenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aux naux, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aux naux soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo jxus eksidis." "Li do estas _via_ blondulo, cxu?" "Ne parolu malsagxe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aux pseuxdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestajxoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi mangxis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraux nun min demandas, cxu estis pecoj el hundo aux kato. Certe ne estis kokidajxo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaux la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolcxa, tro dolcxa por mi, kaj same la turka kafo; gxi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi mangxis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo." "Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri mangxo kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas cxefe menuoj." "Ne ridu pri mi, aux mi ne dauxrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, cxar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriacxis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komencigxis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso ecx flugis gxis la plafono..." "Kia gxojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!" "CXefe, kia bruo! SXajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriacxas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito." "Tre bela atmosfero, cxu ne? Mi gratulas vin. Estis kuragxe resti tie." "Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuragxa, cxu vi neniam rimarkis?" "Mi ne konas vin suficxe, sed via kuragxo ne mirigas min. Bela, kuragxa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?" "Mi rimarkis tre bedauxrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu trovigxas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesigxis pri la intersoldata milito. Mi vere bedauxras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedauxri ne helpas, Mi fusxis mian taskon. Mi provos ne fusxi gxin alifoje." "Nu, prave, estas tre bedauxrinda afero. Ecx se nur cxar gxi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaux gxojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesigxis pri _via_ blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas _via_ blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom." "Eble, eble. Sed cxu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antauxe decidis plej multe informigxi pri li?" "Nu, versxajne cxar..." "CXar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!" # Cxapitro 17 (dek sep) "Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaux krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! SXi ne estas ricxa. Ne kun la espero ricevi monon ili sxin kaptis. SXi cxiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne cxar sxi enmiksis sin en iun kriman agadon ili sxin kaptis. Pro kio do? Por kio?" "SXi instruas, vi diris al mi. Kion do sxi instruas? Kio estas sxia fako?" "SXi instruas historion, sed sxi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj." "Pro tio versxajne sxi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazajxoj. Kiel la afero komencigxis?" "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kasxa, sxtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste auxdigxas bruo, kvazaux iu falus. Bob, kiu aligxis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: sxi kusxas senkonscia. Tom foriras sercxe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed cxi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. SXi sukcesas kunveturi en lia auxto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen sxi notas la numeron, markon kaj tipon de la auxto..." "CXu la auxto estis lia? CXu ne estis sxtelita veturilo?" "Ne. Versxajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam sxi petis, ke li veturigu sxin, tio al li ne placxis, sed li versxajne opiniis, ke estos ecx pli suspekte malakcepti sxin." "Vi do scias, kiu li estas, cxu ne?" "Jes, ni kontrolis. Estas la frato de frauxlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis." "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazajxoj?" "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraux ne pridemandis." "Kial?" "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola sxanco retrovi Gerdan. Bedauxrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj gxin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis sxin, estis senkonsciigita -- certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, cxar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentigxos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkajxon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni gxis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli sxajnas, ke tio ne okazos. # Cxapitro 18 (dek ok) "Via situacio ne placxas al vi, cxu? Vi dezirus sxangxi gxin, cxu ne? Nu, estas facile sxangxi vian situacion. "Vi sxatus mangxi ion, cxu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. Aux cxu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj orangxon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. CXu ne bonega, belega, mangxinda kuko? Ankoraux varma, jxus bakita. Tusxu, sentu mem, kiel placxe varmeta gxi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus sagxa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la mangxajxojn. Mi bedauxras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedauxrinde, vidi tiel bela knabino suferi pro malsato. Mi sincere bedauxras vian obstinecon. Nur eta "jes", kaj cxio cxi estos via." Li sxajnigas sin afabla, sed estas io tre acxa en lia vizagxa esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en cxi tiu cxambracxo, kio ne estas facile elportebla. Krome, sxi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu orangxo estas vere suferiga. Kaj tamen sxia devo estas diri "ne". "CXu vi legis la dokumenton, cxu vi komprenis gxin?" li aldonas, kvazaux espere. Kompreneble sxi legis: sxi estis scivola. Almenaux sxi bezonis scii, kial oni sxin kaptis kaj senigis je libereco. Tial sxi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom sxia memoro plene revenis, sxi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj sxi sukcesis kompreni cxion; sxi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj sxi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al sxi. Sed sxi decidis neniam respondi al ili; sxi ja antaux longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio sxi cxiam silentos. Neniam sxi sxangxos sian decidon. "CXu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la acxa vocxo. SXi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la orangxo kaj la kuko. Felicxe, ke almenaux ili lasis al sxi akvon, varmacxan akvon, jes ja, apenaux trinkeblan, certe, preskaux ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne. Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, cxu tri horoj? CXu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horlogxo sur la muro, kaj ili prenis sxian brakhorlogxon. La lumo apenaux sxangxigxas en la cxambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. CXu estas frue, cxu estas malfrue, sxi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero cxi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas. Kaj jen la acxulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema vocxeto auxdigxas, kaj sxiras la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!" "Jen la letero," li kriacxas, kaj post ridacxo li aldonas: "Nu, tio versxajne suficxos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi igxos sagxa, finfine. Kaj jen. Prenu cxi tion, gxi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li jxetas al sxi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaux Eva cxe l' serpento. # Cxapitro 19 (dek naux) Petro: Eble ni forkuris tro rapide. CXu vere fantomoj ekzistas? Ralf: CXu vi volas raporti pri la vocxo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domacxo, vi... Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkasxos gxin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? CXu tio igas vin ridi? Petro: Mi ne ridas, mi nur v... Ralf: Ankaux mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj dangxeroj, cxu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos gxin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kusxigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi... Petro: Vi ecx ne scias sxofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias sxofori. Petro: Vi ne rajtas sxofori cxar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas auxton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, cxu mi rajtas aux ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi sxtelos iun veturilon, jes, mi sxtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aux samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domacxo, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni auxdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi sxin mia servistino: sxi faros cxion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri sxi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, cxar vi tro timus... # Cxapitro 20 (dudek) Pasxoj. Oni pasxas sur la strato. Gerda auxskultas atente; sxi antauxsentas, ke io grava baldaux okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili sxajnas multaj, laux la bruo: cxu nun oni venos grupe por sxin suferigi? SXlosiloj. Bruo de sxlosiloj trans la pordo. Iu enmetas sxlosilon en la seruron. SXi scias, ke ne estas sxia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la sxlosilon, gxin turnas, eniras. Ne cxi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de sxlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj sxlosiloj. Auxdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis sxlosilon, li tenas gxin laux diversaj direktoj, kvazaux li ludus per gxi, versxajne cxar li esploras nekonatan seruron. Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras. "Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne. Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. SXi jam vidis tiujn vizagxojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstrecxa. "Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas suficxe multaj en la polico por cxion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam sxi auxdis la pasxojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naux homoj, sed almenaux ses; fakte, ili estas nur kvar. "Mia filino...?" sxi demandas, kaj sxi apenaux povas eligi la du vortojn, tiom sxi timas la respondon. "Savita: sxi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fusxe. La etulino estis cxe la onklino de tiu f-ino (=frauxlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis sxin. SXi tre gxojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble." "Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro sxangxas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis cxi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min ensxlosita en cxi tiu domacxo?" "Du knaboj rakontis pri vocxo en cxi tiu malnova, forlasita domo. Dank'al ili... Sed nun rakontu _vi_. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?" "Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaux sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesagxo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesagxo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, cxu iu el vi bonvolus iri acxeti mangxajxon por mi? Io ajn estos bonvena." Linda foriras por acxeti mangxajxojn. "Vi rakontos al mi, cxion, senmanke," sxi diras al la du knaboj elirante. Gerda raportas pri la dokumento; sxi tenas gxin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, sxi donas cxiujn necesajn klarigojn. La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraux pli pri la kondicxoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon. "Bob, cxu vi konsentus kasxi vin sub la lito, se iu envenus?" "Kial?" "Mi havas planon. Mi sxatus, ke ni cxiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke sxi diru al la kaptinto, ke sxi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laux la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam sxi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos cxi tie, kaj kiam vi auxdos pasxojn proksimigxi, vi kasxos vin sub la lito, kaj bone atentos cxion, kio okazas. Gerda diris, ke cxiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese." Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo. # Cxapitro 21 (dudek unu) Gerda sentas sin pli bone. SXi jxus finis mangxi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. SXi parolas kun Bob, tre mallauxte. Ili ja devas atenti, cxu iu proksimigxas aux ne. Felicxe, ecx sen speciale auxskulti, sxi cxiam bone auxdis, suficxe frue, kiam la acxulo venas. Bob placxas al sxi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazajxoj. Kiam sxi parolas pri sia edzo, lia vizagxo sxangxigxas, alprenas iom malgxojan esprimon. CXu li enamigxus al sxi? Kaj jen auxdigxas pasxoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!" Envenas la gardanto, la acxa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri mangxo, tiom suferigis Gerdan. Sed cxi-foje sxi povos kontentigi lin. Kia plezuro! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika acxulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian acxan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi mangxi, mi petas." "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, cxokoladon, kaj ecx botelon da lakto. Gerda mangxas silente; sxi povus mangxi ecx pli, kvankam sxi jxus iom mangxis. Bob, auxdante la mangxobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. Kaj Gerda klarigas. SXi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumosercxantoj. La Lumosercxantoj estis sekreta societo, kiu naskigxis en la dekkvina jarcento kaj dauxris, jen forta, jen malforta, laux la epokoj, gxis la mezo de la dekoka jarcento. GXi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aux supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkomprenigxu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aux popolo ili estis. La sxtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumosercxantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumosercxantoj, tre ricxaj homoj trovigxis. Tial, laux diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu cxi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kasxis la trezoron. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas cxiun detalon sur etan notlibron. Kiam sxi finis, li diras: "Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie cxi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaux, belulino, adiaux." Nur post kiam la pordo fermigxis kaj la bruo de la pasxoj forsvenis, auxdigxas de sub la lito vocxo, kiu diras: "CXu vi lasis al mi iom de tiu kuko?" # Cxapitro 22 (dudek du) Baldaux venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis cxeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda. Estis suficxe multekosta vojagxo, sed la familio de Gerda -- ricxa familio -- pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon. CXar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la sxtelistoj, kie trovigxas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaux, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune cxeesti por certigxi, ke neniu kasxos por si parton de la trovajxo. La loko indikita trovigxis cxe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu pasxis jam de jaroj. "Felicxe, ke ili ne kasxis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per sxipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, cxu ne?" Tiel parolis Linda. "Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne sxatus vojagxi sxipe. La maro cxiam igas min malsana. Mi sxatas rigardi la maron, resti cxe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojagxi per sxipo sur gxi: sxipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne placxas al mi. Felicxe, ke hodiaux oni povas iri preskaux ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaux tute ne dancas. Sed ecx aviadiloj nur duone placxas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej placxe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi..." Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondicxoj, en kiuj ili trovigxis: "Kiam alvenos la trezor-sercxantoj, laux via opinio?" sxi demandis la policanon. "Morgaux, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaux, cxar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj auxte ili bezonus la tutan nokton. Versxajne Bob flugos en la sama aviadilo." La temperaturo estis placxa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke gxi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laux kiu la trezorsercxantoj povus alveni antaux la morgauxa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej versxajne ili ne uzos tiun rimedon. La sekvantan matenon, niaj amikoj vekigxis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj arangxis, ke cxiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon -- aux pli gxuste vojacxon -- laux kiu oni povas proksimigxi al la kaverno, kaj ke cxiu havos en la kaverno sian difinitan kasxejon. Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj. "Auxto alvenas!" sxi kriis. En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni auxte per tiu tera vojacxo, se ne la trezorsercxantoj? La tri atendantoj sin kasxis, cxiu en sia difinita loko, malantaux rokoj, da kiuj oportune trovigxis multe en la kaverno. # Cxapitro 23 (dudek tri) Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob! "Kie sin kasxas la Lumsercxantoj?" li kriis, "cxu en la mallumo?" La aliaj sin montris. "Rekasxu vin, ili tuj alvenos," li diris. "Kiel vi faris por antauxi ilin?" "Dank'al Gerda: sxi telefone arangxis, ke veturilo atendu min cxe la flughaveno, kaj ke sxoforo min veturigu cxi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj sxi estas ricxa, kiel vi scias; sxi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la sxoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorsercxantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la sxoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas auxtojn." Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj auxdis lian signalon. Envenis la kavernon flegistino Marta, sxia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam sxi estis mallibera, kaj du aliaj viroj. "Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!" La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon. Laux la malnova dokumento, la trezoro trovigxis en kofro metita en kavo arangxita en la rokoj, kaj la sxtonoj, kiuj gxin kovris kaj kasxis, kusxis laux preciza desegno. Fakte, la gxusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni cxiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la gxusta loko igxis rapide trovita. La grupo forprenis la kasxantajn sxtonojn. Montrigxis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo versxajne estis protekti la kofron kontraux malsekeco. La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aux valora. GXi estis sxlosita. Per siaj iloj, ili gxin malfermis. # Cxapitro 24 (dudek kvar) "Nur papero!" kriis Ronga. "Ankaux estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga lauxtlegis: "Tie cxi kusxas la Trezoro de la Lumo. Pro la dauxra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Sercxantoj baldaux cxesos ekzisti. Sed gxia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas cxi tie kasxita la Trezoro de la Lumo. "GXi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj trovigxos, kiuj gxin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al cxiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia gxusta loko. "Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial gxia Trezoro estas pure Spirita. "Al vi, homo, kiu trovis gxin, trans multaj aux malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aux jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!" * * * Ili sidis en komfortaj braksegxoj en la hejmo de Gerda. "Kio okazis poste?" cxi-lasta demandis. "Ni malkasxis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La loka polico estis antauxe informita, kaj ensxlosis ilin." "CXu vi scias, kiel komencigxis la afero?" scivolis Tom. "Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, sxi cxeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam cxi-lasta estis duone dormanta, duone vekigxanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumosercxantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre ricxa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko." "Jes," dauxrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la pagxoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumosercxantoj. Li antauxe kelktempe interesigxis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis gxian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie trovigxas la trezoro de la Lumosercxantoj, sed mem ne povis traduki cxiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontigxis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, cxar pli kaj pli multaj personoj interesigxas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere gxisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj sercxantaj la trezoron pro materia intereso." "Kion li volis, ke oni faru pri gxi?" Linda demandis. "Ke gxi transiru al iu muzeo aux sxtata institucio." Tom intervenis: "Kiel Marta ricevis la fotokopion?" "Tion sxi mem klarigis al mi," respondis la policano: "sxi konstatis, ke la substanco uzita antaux la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kusxis en sia cxambro -- li havis privatan cxambron kaj do estis sola -- sxi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante auxdas kaj respondas demandojn, gxenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al sxi. Per tiu metodo sxi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj." # Cxapitro 25 (dudek kvin) "Sed vi ne respondis pri la fotokopio!" "Ho, pardonu. La profesoro havis gxin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; sxi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaux mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero." "Kiel Ronga enmiksigxis en la arangxon?" "Li estis la amanto de Marta, kaj sxi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li dauxre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili portis sxin, kaj tie ili atendis, gxis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi sxin al la forlasita domo." Gerda parolis: "La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaux kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis gxin, li hezitis, iom paligxis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi cxiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l'trezoro." "Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston." "Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia malsagxeco! Kia stulteco!" "Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus." "CXu vere?" "Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro dangxere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon." Gerda silentis, pensema. "Terure!" sxi fine diris. "CXiaokaze, mi plej sincere dankas vin, cxiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraux diris nenion." Bob rigardis sxin, kiun iom stranga esprimo. "Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis malgxojeta, dum cxiuj aliaj ekridis.